Kompreneble Esperétaro havos Z-tagon, 14an de decembro

Saluton al ĉiuj! Ni invitas vin veni al Queretaro por pasigi ĉijaran Z-tagon kune kun novaj kaj malnovaj Esperantistoj el la urbo. Se vi loĝas en la ŝtato de Meksiko, en Hidalgo, en San Luis Potosi, Guanajuato aŭ ie proksime kaj vi ŝatus pasi bonan Esperantan semajnfinon, do, venu!

La rendevuo estas la 14an de decembro je la 16ah. en la “Plaza Santa Cecilia”. La plano estas de tie piediri al restoracio “Tsuru” kiu troviĝas je la Av. 5 de febrero, je 5 minutoj de la placo, manĝi tie kaj poste iri centren.

Ĉu vi volas havi pli da informoj? Do telefonu al 442 385 1360 aŭ skribu al cfhl.esperetaro@gmail.com

Aliteme, ni invitas vin profiti la okazon (re)membriĝi al MEF por la venonta jaro, Carlos Hernández, ricevos la kotizojn! Por pli la informoj pri membreco, bv. iri al http://www.esperanto-mexico.org/eo/membreco

Categorías: