Konversacia rondo en la ĉefurbo de Meksiko, 10an de junio, 16a30h*

Ne kredeble estas ke ni alvenis al la mezo de la jaro ĉu? Kaj kiel en ĉiu monato, ni okazigos nian konversacian rondon en la ĉefurbo de la lando. Ĉifoje, ĝi estos en dimanĉo, la 10an de junio je la 16ª:30h. en homa etoso. Jen la adreso:

Alejandro Carrel #34 interior,

Impi Picos, Iztacalco.

Se vi ŝatas marŝi, vi povas promeni 1.2 kilometrojn de la metrostacio “Iztacalco” al la renkontiĝejo, ĉ. 15 minutojn. Alikaze lasu la metrostacion en la suda elirejo kaj de tie prenu aŭtobuseton, kies ŝildon havas la skribaĵon “Tezontle”, petu la ŝoforon ke li lasu vin en la strato "Maguey" kaj promenu kelkajn metrojn. Se vi ne bone orientiĝas aŭ ŝatus iri grupe, alvenu pli frue al la metrostacio kaj iru al centro de la koridoro, sur la platformo inter la vagonaroj, sub la ne funkciantaj horloĝoj atendos vin Víctor inter la 16a kaj 16a15. 

La plano estas manĝi ion kune, praktiki la lingvon, iom paroli pri la venonta nacia kongreso okazonta en Puebla kaj ludi tabloludojn.

Se vi havas preferatajn tabloludojn, kunportu ilin. Por fari alian aktivecon ĉiu havu inter siaj aferoj normalan krajonon kaj aliajn je diversaj koloroj kaj por manĝi kune, ni havas liston de kunportindaĵoj, tamen atentu ke kiam vi konfirmos ĉeeston, vi informos nin kion vi dezirus kunhavi por forigi tion de la listo.

Jen ĝi:

- laktuko

- kapsika saŭco

- kremo

- fromaĝeroj

- muelitaj fazeoloj

- fruktoj

- manĝaĵetoj (nomataj meksike “botanas”)

- sukoj

Do nepras konfirmi ĉeeston! Skribu al retadreso chapingo@esperanto-mexico.org  aŭ sendu whats app-mesaĝon al 55 6407 0400.

Ni atendas vin!!

* Organizas: MEF kaj Víctor Sombra.

Categorías: