Konversacia rondo en la Ĉefurbo de Meksiko, 9an de julio*

Ĉu vi jam rimarkis ke en la venonta semajno ni havos la sepan konversacian rondon de la jaro? Jes ja, la tempo kuras, komenciĝis la dua semestro de 2016 kaj ankaŭ la somero!

Ni sentas nin feliĉaj ĉar ĝis nun niaj renkontiĝoj estis sukcesaj. Ofte venas novaj homoj kaj ni ŝatus se la teamo kreskus. Do integriĝu! Venu la venontan sabaton, la 9an de julio, je la 16ah. al la kafejo “La Tregua”. La adreso estas:

Calz. México-Tacuba 409

Col. Popotla, tre proksime de la metrooPopotla”, linio blua.

Kion ni faros ĉifoje?

- Praktiki la lingvon,

- renkontiĝi kun novaj kaj malnovaj amikoj,

- ludi,

- konversacii pri tre interesaj temoj, ktp.

Krome ni parolos pri unu el la ĉefaj figuroj de la antaŭhispana Meksiko, jes ja, la ĉefa temo de la renkontiĝo estas “Nezahualcóyotl” (1402-1472) - Nesaŭalkojotl - , kiu estis monarko de “Texcoco” kaj grava milita kaj politika aliancano de la nomataj “mexicas”. Krome, ni ekscios pri devenaj vortoj de la naŭatla lingvo, kiujn oni adoptis en la hispana kaj tre similas ankaŭ en Esperanto, ekz. ĉokolado, tomato, kojoto…

Kaj en la venontaj okazoj… ni havos aliajn surprizojn:

13an de aŭgusto

10an de septembro

8an de oktobro

Kaj pli…

Ĉu vi estas komencanto? Partoprenu! Ni helpos vin paroli, perdi la timon kaj integri vin al la teamo.

Se vi havas dubojn, bv. voki al poŝtel 5540043941.

ĈEESTU!

* Verkita de Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco.

Categorías: