Konversacia rondo en Puebla, 26an de julio, 16ah.*

Esperantoparolantoj de Puebla volas unuigi lernantojn, parolantojn kaj homojn, kiuj interesiĝas pri la internacia lingvo, tial ni kunakordis renkontiĝi monate por koni nin, praktiki kaj helpi novulojn, respondi dubojn kaj fari bonan, amikiĝan teamon.

Julie la renkontiĝo okazos en vendredo, la 26an je la 16ah. en la rapidmaĝaĵareo de “Plaza dorada”, kies adreso estas:

Blvrd. Héroes del 5 de Mayo 3510

Col. Anzures, Puebla

72534

Do venu, akompanu nin kaj se vi havas demandojn aŭ dubojn, bv. skribi al estraro@esperanto-mexico.org aŭ sendi mesaĝon al 222 258 7222

Organizas: MEF. Respondecas: Daniel Sánchez.

 

Categorías: