Konversaciaj rondoj en DF, la 9an de januaro estos la unua de 2016!*

Komeiĝas la jaro 2016 kaj ni volas helpi vin eki aŭ plulerni Esperanton, kiel? Praktikante parole en la konversaciaj rondoj okazontaj en la Ĉefurbo de Meksiko dum ĉiu monato de la jaro.

La horo kaj loko estas fiksitaj; je la 16ah en la kafejo “La Tregua”, kies adreso estas:

Calzada México-Tacuba 409. Col. Popotla, tre proksime de la metroo “Popotla”, blua linio.

Kiel en la pasinteco, ni klopodos ke en ĉiu renkontiĝo estu specifa(j) temo(j). Kompreneble ni ankaŭ ludos kaj parolos pri la Esperanta movado.

Ĉimonate ni vidos nin en la venonta sabato, la 9an de januaro kaj parolos pri:

  • Kia esperantisto mi volas esti?
  • Kion mi volas fari / havi en la movado?
  • Krome ni vojaĝos image al Líbano.

Kaj en la venontaj renkontiĝoj… ni havos aliajn surprizojn:

13an de februaro 

12an de marto 

9an de aprilo

14an de majo 

11an de junio kaj pli…

Venu, konu novajn esperantoparolantojn, revidu geamikojn, ludu, amuziĝu, disvastigu la internacian lingvon kaj plibonigu vian lingvan nivelon!

Ĉu vi estas komencanto? Ne dubu partopreni! Ni helpas vin paroli kaj perdi la timon. La renkontiĝo mem ne havas iun ajn koston, tamen ĉiu devas pagi sian konsumon.

Se vi havas dubojn, bv. poŝtelefoni al 5540043941.

Ni atendas vin!

* Verkis: Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco.

Categorías: