La 11an de septembro ni okazigos renkontiĝon en Guadalajara*

Eĉ se ni ne estas naciismaj, ni volas preni la pretekston “festi la sendependecon de Meksiko” simple por denove renkontiĝi, manĝi kune, esperantumi kaj ĝui la tagon.

Kiam? Dimanĉe, la 11an de septembro, je la 14a:30h.

Kie? En Fermín Riestra 1627-3, Col. Moderna, Guadalajara, Jal.

Kiuj? Ĉiuj povas ĉeesti, kaj esperantoparolantoj, komencantoj kaj tiuj, kiuj interesiĝas pri la lingvo.

Kial? Por festi la sendependecon de Meksiko kaj ĝui la tagon parolante Esperanton.

Kion kunporti? Grave estas ke vi kunportu manĝaĵon por kundividi.  

Ĉu vi havas dubojnkomentojn? Do voku al poŝtel. 33 4593 8567 aŭ sendu mesaĝon al guadalajara@esperanto-mexico.org

BONVENON!!!!

* Verkis Mallely Martínez per informoj de klubanoj de Esperanto-GDL.

Categorías: