La 14an de decembro ni rememoros al Zamenhof en Cholula

Por rememori la kreanton de Esperanto, Dr. Zamenhof, en lia naskiĝtago, la esperantoparolantoj de Cholula, Puebla, invitas vin kune matenmanĝi en la kafejo “Colibrí”, kiu troviĝas en la centro de San Pedro Cholula, en Portal Guerrero #15.

La rendevuo estas en dimanĉo, la 14an de decembro je la 10a matene. La matenmanĝoj kostas inter $40.00 kaj $70.00 sed ankaŭ eblas elekti ĉion ajn de la menuo, gravas mencii ke ĉiu pagos siajn manĝaĵojn.

Aliteme, ni invitas vin profiti la okazon (re)membriĝi al MEF por la venonta jaro, Iván Deance, ricevos la kotizojn! Por pli la informoj pri membreco, bv. iri al http://www.esperanto-mexico.org/eo/membreco

Ĉu vi volas scii pli? Do telefonu al 222 607 1953 aŭ skribu al cholula@esperanto-mexico.org

PARTOPRENU!!!

Categorías: