La 9an de junio en Meksiko estos ekzamenoj de Esperanto laŭ Komuna Eŭropa Referenckadro

Tecámac kaj Tijuana aldoniĝis al la pli ol dudeko da urboj, en kiuj okazos skribaj ekzamenoj je la niveloj B1, B2 kaj C1 laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER).

Ni invitas ĉiujn interesulojn profiti la ŝancon kaj aliĝi por fari la ekzamenon je la dezirata nivelo. Memoru ke tiajn ekzamenojn ĝenerale oni okazigas dum internaciaj aŭ universalaj kongresoj, do… malproksime de nia lando.

Pri la graveco kaj oficialeco de la KER-ekzamenoj iru al http://edukado.net/ekzamenoj/ker/

Limdato por aliĝo al ekzamenoj: je la 30a de aprilo 2012.
Ekzamenoj: je la 9a de junio 2012. (horo ankoraŭ konfirmota)

Ĉu vi ne scias en kiu nivelo aliĝi ĉar vi ne scias en kiu vi troviĝas?, kontaktu nin por doni al vi pli da informoj pri lingvaj postuloj.

Ankaŭ se vi bezonas ĝeneralajn informojn aŭ deziras aliĝi al la sesio en Tecámac, bv. skribi al informacion&esperanto-mexico.org

Por la sesio en Tijuana bv. kontakti al Gilda Muñoz B.. Skribu al gildamunoz&live.com (ne forgesu anstataŭi @ kontraŭ &)

Categorías: