"La angla estas la universala lingvo. Eraro!", mencias Mier de AEROMEXICO*

Aeromexico” estas unu el la ĉefaj flugkompanioj de Meksiko, ĝi eldonas relative regule revuon nomata “Gran Plan” kaj en ĝia eldonnumero #67 paĝo 86-87, Laura Mier Carbonell publikis artikoleton nomata “La soleneco de Tokio”, por ni estas interese, kioŝi asertas:

 

“Multaj pensas ke la angla estas la universala lingvo. Eraro! En Japanio, eĉ se tio sonas stranga, estas tre malmulte da personoj, kiuj parolas la anglan; eĉ la junuloj ne faras tion. … Do ekhavu paciencon… ĉar plej verŝajne vi eĉ ne povos demandi la homojn ĉirkaŭ vi kie troviĝas via hotelo” p. 87.

 

Bonŝance ni, esperantoparolantoj, havas tiun ĉi efikan komunikilon nomata Esperanto, kiun ni povas uzi en pli ol cento da landoj por eviti tiajn lingvajn problemojn. Ni kunakordas kun Mier ke la angla ne estas la universala lingvo, tamen instigas la homojn lerni lingvojn por koni aliajn kulturojn kaj… kio povus esti pli bona ol alproksimiĝi al ili per neŭtrala ilo kiel Esperanto?

* Verkita de Mallely Martínez M.

Categorías: