La homoj de Meksikurbo aktivas, renkontas sin, informiĝas pri la movado, ĝuas Esperantujon proksime de sia loĝloko*

La pasintan sabaton, la 3an de oktobro okazis renkontiĝo por la esperantistaro el Meksikurbo kaj sia metropola zono en familia kaj trankvila restoracio nomata “México lindo y bohemio”, kiu situas en la centro de la urbo. Tiu renkontiĝo estis la unua post la 10ª Meksika Esperanto Kongreso okazinta ĉe UNAM ĉar dum somere la renkontiĝaj organizantoj partoprenis internaciajn esperantajn aranĝojn ekster Meksiko.
Ĝin partoprenis 19 personoj, esperantistoj kiuj jam de longe aktivas en la meksika movado kaj aliaj kiuj iom post iom lernas kaj per retaj kursoj, precipe ĉe lernu, kaj ĉe ĉeestantaj kursoj.

Je la komenco ni trankvile manĝis kaj babilis pri diversaĵoj; ekz. pri okazaĵoj kaj spertoj de homoj, kiuj partoprenis la lastan Universalan Kongreson kaj Internacian Junularan Kongreson, kelkaj aliaj interkonatiĝis kaj babilis pri personaj aferoj kaj aliaj esperantaĵoj.

La ĉefa celo de la renkontiĝo, krom praktiki la lingvon, estis informi pri la venontaj UK kaj IJK okazontaj en najbara kaj interesa lando Kubo. Tiuj aranĝoj estas tre bona eblo por ni kiel meksikanoj, ĉar ni ne devas vojaĝi malproksimen por koni persone multajn esperantistojn, praktiki la lingvon kun eksterlandanoj el la tuta mondo kaj sperti la etoson de la plej kolosaj aranĝoj en Esperantujo: la famaj Universalaj Kongresoj.
Meksika Esperanto Federacio jam planas helpi al la meksika esperantistaro ŝpari monon por partopeni la internaciajn aranĝojn en Kubo. Ni proponas ke vi deponu ĉiun monaton, aŭ pli ofte, monon al la konto de MEF, tiel vi ne elspezos ĝin kaj kiam vi rimarkos, vi jam havos parton, eble por pagi vian kongreskotizon, la flugon, ktp. Se vi volas pli da informoj pri tio skribu al estraro@esperanto-mexico.org Atentu kaj memoru ke la lasta UK en nia kontinento okazis en 2002! kaj antaŭ ĝi en 1990.

Post la manĝo kaj informo venis ludeto; oni faris demandojn pri la historio kaj ĝenerale pri la esperanta movado nacie kaj monde, tiuj kiuj bone respondis ricevis etan donacon. Finfine kelkaj kiuj ankoraŭ povis resti, ĝuis la tempon ludante “domeno”. Entute estis preskaŭ 4 horoj da bona tempo inter esperantistoj. Ni multe kontentas pro la konstanta sukceso de tiaj kunvenoj. Se vi volas ankaŭ ĝui ĉi tiun amikecan etoson, estu atenta pri la venontaj renkontigxoj, ni atendos vin!!!

* Verkita de Morayma Martínez. Foto: Alejandro Mejía.

Categorías: