La libroservo de MEF havos 15% da rabato inter la 11a kaj 15a de decembro!

Ĉu vi pretas partopreni en la “Zamenhofa tago” en la Ĉefurbo de Meksiko? Ĉu vi sciis ke ankaŭ oni nomas la 15an de decembro la “tago de la libro”? Ni informas vin ke en la menciita renkontiĝo ni havos libroservon kaj, pro la tago de la libro, la aktivaj membroj havos 15% da rabato kaj la ĝenerala publiko 5% (escepte “amika vortaro”)

Por pli da informoj pri la renkontiĝo, bv. iri al la sekva ligo: http://www.esperanto-mexico.org/eo/venu-al-la-plej-grava-festo-de-la-jaro-la-zamenhofa-tago-13an-de-decembro-en-df 

Por tiuj, kiuj ne povos partopreni en la renkontiĝo, la rabato validos inter la 11a kaj 15a de decembro.

Bv. rigardi la liston, kiu estas sube dosiere kaj faru vian mendon al kasisto@esperanto-mexico.org . Post via mendo, ni respondos vin por informi kiu estas la tuta kosto, kune kun sendokostoj, ni uzas MEXPOST (registritaj sendoj). La sendokostoj dependas de la pezo kaj grandeco de la pakaĵo. Se vi volas ke ni sendu vian materialon per alia enterpreno, ni povas tion fari laŭ via deziro.

La aĉeton ni konsideros valida nur post via pago per depono aŭ elektronika ĝiro plej malfrue en la 17a de decembro, atentu ke vi devas informi nin pri via pago.

La konto estas:

Banko HSBC

Konto: 6284087436

Nome de Morayma Martínez Mateos, kasistino de MEF

Clabe: 021180062840874362

Profitu aĉetante materialon en aŭ pri Esperanto je bona prezo!

Categorías: