La trajno, veturonta inter Varsovio kaj Bjalistoko, nomiĝos ESPERANTO*

Hieraŭ, en la 6a de oktobro, finiĝis la limdato por voĉdoni kaj tiel elekti la nomojn de 10 trajnoj de la publika trafiko de diversaj partoj de Pollando. La kunvoko estis lanĉita de la ŝtata fervojenterpreno.

Unu el ili estis la rapidtrajno, kiu veturas inter Varsovio kaj Bjalistoko, la elekteblaj nomoj estis “Esperanto”, “Narew” kaj “Bojary”.

Danke al la kunlaboro de la monda esperantistaro, la nomo ESPERANTO venkis je 3940 voĉoj kontraŭ 2509 kaj 200 respektive.

Do la interurba rapidtrajno “IC ESPERANTO” ekos veturi ekde venonta decembro kaj tiel la nomo aŭdeblos en stacidomoj de la naskiĝlando de la kreinto de la internacia lingvo.

Multan dankon al ĉiuj, kiuj voĉdonis, speciale al la meksika esperantistaro, kiu tre vigle kontribuis, ne nur voĉdonante sed instigante aliajn tion fari.

La sukceso estas ne nur por la pola movado sed por NI ĈIUJ. Do GRATULON!!!

* Verkita de Mallely Martínez.

Categorías: