Lernu la esperantajn korelativojn en CDMX!*

Ĉu vi kredas ke unu el la ne tro facilaj eroj de la Esperanta gramatiko estas la “korelativoj”? Ĉu vi ŝatus ŝanĝi vian opinion kaj amikiĝi kun ili? Do, ni invitas vin lerni tiajn ege utilajn vortojn ludante sub la gvido de kara kaj longjara esperantoparolanto Guadalupe Vega.

La renkontiĝo okazos en la venonta sabato, la 8an de septembro inter la 12a kaj 14ah. en la biblioteko Vasconcelos, en la ĉefurbo de la lando.

Mosqueta, Eje 1 Nte. s/n. 

Buenavista

La aktiveco estas senpaga sed NEPRAS konfirmi ĉeeston al festomek2013@esperanto-mexico.org

Ni tre dankas al Lupita pro donaci al interesitoj sian tempon kaj kundividi ŝiajn konojn, do profitu kaj plibonigu vian esperantan nivelon!

* Organizas: Guadalupe Vega.

 

Categorías: