Amerika KomisionoAmeriko.org estas la enirpordo de Esperanto en Ameriko. En la retejo vi trovos informojn pri la amerika Esperanta movado kaj pri la Amerika Komisiono de UEA. Enestas raportoj pri diversaj agadoj, informoj pri la unuopaj landaj movadoj kaj renkontiĝoj. En la parto pri la Amerika Komisiono oni detale informas pri la celoj de la komisiono. La Amerika Komisiono estis starigita de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en 1994, dum la 79-a Universala Kongreso de Esperanto, en Seulo, por prizorgi la E-movadon en amerikaj landoj. Ĝi intensigas la kunlaboron inter la landaj movadoj en Ameriko kaj dediĉas specialan atenton al grupoj kaj izoluloj en landoj kie ankoraŭ ne ekzistas memstara movado. Grava celo estas varbi donacojn por la Amerika Fondaĵo.
Gazetejo.org
Gazetejo.org vere estas interesega retejo. Tie vi trovas amason da diversaj gazetoj de la Esperanto-Gazetaro. Momente en la tuta retejo enestas pli ol 1350 diversaj gazetoj el la nuna tempo kaj ankaŭ historiaj gazetoj. La granda avantaĝo estas ke vi povas elŝuti multajn gazetojn en pdf-formato kaj legi ilin hejme.

Radio en Esperanto jam ekzistas dum tre longe tempo. Komence tamen ĝenerale estis ŝtataj stacioj kiuj produktis Esperanto-elsendojn. Oni elsendis kurtonde au mezonde. La kvalito kelkfoje ne estis tre bone. Nun pli kaj pli estas privataj stacioj elsendas en Esperanto. Inter ili estas Radio Verda. Arono kaj Karlina el Vankuvero (Kanado) produktas Esperanto-radion. La podkastaj elsendoj havas ege bonan kvaliton kaj ili estas ege interesaj. Starigite en 1998, Radio Verda estas pionira sendependa produktejo de interreta aŭda programaro disponata senpage per TTT. La sonmagazinoj aŭdeblas per tujaŭskultilo, per rekta elŝuto aŭ abone laŭ podkasta formato.
MonatoLa interreto ankau helpis al la evoluo de Esperanto-retmagazinoj. Kiel normala gazeto la novaĵmagazino "Monato" estas tre konata. Monato aperas kiel monata gazeto (Klikante sur la bildon vi atingas la retpaĝon de Flandra Esperanto-Ligo, kie oni povas aboni la gazeton.) La retmagazinoj havas la avantaĝon ke ili povas aperi multe pli ofte kaj oni povas reagi al aktualaj politikaj kaj mondaj evoluoj. Raporto.info raportas pere de kunlaborantoj el la tuta mondo pri multaj aktualaj aferoj. Foje rigardu la paĝon! Ankaŭ vi mem havas la eblecon kontribui pri interesaj okazaĵoj el Meksiko, do vi mem povas fari ĵurnalisto. Provu vian talenton!
Iam antaux iom da tempo aperis la unua provo de Esperanto-televido. Tion faris Flavio Rebelde pere de sia pagxo Gxangalo. Bedauxrinde Gxangalo malaperis. Bonsxance nun ekzistas nova Esperanto-televido el la naskigxurbo de Esperanto "Byalistok", kiu samtempe estas la urbo kie okazos la 94a Universala Kongreso de Esperanto. La programo estas interesa. Oni prezentas novajxojn el la Esperanto-mondo kaj el Pollando. Ni konsciu ke la kreo de televida elsendo estas tre temporaba afero. Ni esperu ke baldau ekzistos vere Esperanto-televido kun filmoj, novajxoj kaj aliaj kontribuoj. Tion fakte laux mi nur povas fari internacia teamo.

La Universala Esperanto Asocio estas la plej grava kaj granda organizo de esperanto-parolantoj monde, ĝi havas milojn da individuaj membroj en pli ol cent landoj, inter ili Meksiko.
La UEA havas ĉefe kvar celojn;* 1) disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto, 2) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon, 3) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo kaj 4) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidaro, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.
La Meksika Esperanto Federacio invitas vin individue aliĝi al la Universala Esperanto Asocio kaj kontribui al la evoluo de Esperanto en Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio. Tra MEF vi povas pagi vian membrecon al la UEA, por havi pli da informoj skribu al informacion@esperanto-mexico.org
*Fonto: retpaĝo de UEA
En la retpaĝo de "Monda Kalendaro" vi trovos informojn pri esperantaj aranĝoj en diversaj partoj de la mondo; inter ili regionaj kaj naciaj kongresoj, internaciaj okazaĵoj, prelegoj, kursoj, ktp. Partoprenu esperantajn renkontiĝojn!, ili ĉiam donas al ni bonegan vidpunkton de la Esperanta Mondo.
En la paĝo de “Parolu Mondo” vi trovos interesan radio-programon kaj videojn pri diversaj novaĵoj en Esperantujo. Iru al la sekva ligo kaj konu “Parolu Mondo”
La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas la ĉefa kolektiĝejo por instruistoj kaj edukistoj de Esperanto. Ĝi havas operaciajn rilatojn kun Unesko kaj estas aliĝinta faka asocio de Universala Esperanto-Asocio. ILEI havas sekciojn en pli ol 30 landoj kaj membrojn en pli ol 45. Fariĝu esperanta instruist(in)o kaj alproksimiĝu al ILEI!