MEF partoprenos en “Semajno de Lingvoj” de la Benemérita Universidad Autónoma de Puebla.

Antaŭ kelkaj semajnoj MEF ricevis inviton partopreni en la “Semajno de Lingvoj” de la Fakultato pri lingvoj de la Benemérita Universidad Autónoma de Puebla. Lokaj esperantoparolantoj de tiu urbo, Martin Schäffer kaj Mallely Martínez M, tiu lasta prezidantino de MEF, organizis sin kaj dum la 24a kaj 25a de aprilo ili partoprenos aktive per prelego, informstando kaj kurso.

La evento estas senpaga kaj por la ĝenerala publiko, pro tio, se vi konas iun, kiu interesiĝas pri Esperanto, bv. informi ŝin / lin. Niaj ekzaktaj partoprenoj estos jenaj:

- 24an de aprilo, je la 10a kaj duono: “Prelego pri Esperanto” kadre de Martin Schäffer kaj Enrique Pedraza en “Sala de Exámenes Profesionales”.
- 24an de aprilo, inter la 12a kaj 17a: Informstando
- 25an de aprilo, de la 10a kaj duono ĝis la 18a: Informstando
- 25an de aprilo, de la 15a ĝis la 17a kaj duono: Rapida kurso de Esperanto, gvidota de Mallely Martínez M. La partopreno en la kurso estas limigita je 20 homoj.

Lokaj esperantoparolantoj: Bv. veni, helpi en la aktivecoj kaj inviti viajn konatulojn koni pri Esperanto per realaj parolantoj, verkoj, filmoj, muziko, kurso, ktp.

La adreso de la Fakultato estas:
24 Norte #2003,
Colonia Humboldt.

ĈEESTU!

Categorías: