Meksika Esperanto-Federacio partoprenas Scienc-Junularan Kongreson*

De la 14a de ĝis la 17a de oktobro okazis la 6a Monda Scienc-Junulara Kongreso en Meksikurbo. La sidejo de la kongreso estis la Medicina kaj Jura Fakultatoj de la UNAM. Parto de la kongresprogramo estis aro da atelieroj pri diversaj aferoj. Estraranoj de Meksika Esperanto-Federacio estis invititaj partopreni por informi pri Esperanto, ĝia movado kaj fari fulmokurson.

Tiel la 14an de oktobro Mallely Martínez, Daniel Moreno, Morayma Martínez kaj Martin Schäffer organizis prezentadon pri esperanto por la kongrespartoprenantoj. La unua parto konsistis en mallonga ekspozicio pri la lingvo Esperanto, la historio, la celo, la Pasporta Servo, la diversaj kongresoj, la tradukitaj kaj originalaj verkoj, la esperantaj revuoj, ktp. La dua parto konsistis en projektado de kelkaj partoj de la filmo Esperanto Estas.... Laste

estis duhora kurseto kies ĉefa celo estis interesigi la partoprenantojn pri la lingvo montrante ĝian lernfacilecon. Tiu sama prezentado okazis dufoje; matene kaj vespere por ricevi tiom da partoprenantoj kiom eblas.

Entute temis pri tre bona sukceso. Post la prezento la junaj sciencistoj vigle demandis al la teamo kaj granda parto de la partoprenantoj vere interesiĝis pri Esperanto kaj ŝajne provos aliĝi al la movado.

Krome dum la tagmanĝa paŭzo Daniel Moreno kaj Martin Schäffer havis la okazon paroli kun kelkaj altranguloj de kongresaranĝanto, kiu estis la fondaĵo FISS (http://www.fissnet.org/). Tiel ni eble havos la ŝancon denove prezenti la internacian lingvon dum iu alia kongreso de FISS.

Ni kore dankas al Domingo Albarrán, esperanta ekslernanto de Daniel Moreno, kiu estis unu el la organizantoj de diversaj atelieroj kaj invitis nin partopreni aktive dum la FISS-Kongreso.

* Verkita de Daniel Moreno kaj Martin Schäffer.

Categorías: