Meksika Esperanto-Federacio partoprenis ĉe la semajno pri lingvoj en Puebla*

La 16-an kaj 17-an de aprilo Meksika Esperanto Federacio denove partoprenis la"Semajno pri lingvoj" en la Fakultato pri Lingvoj de BUAP, granda publika universitato de la meksika urbo Puebla.

Reprezentantoj de MEF ne nur partoprenis per informstando, sed ankaŭ per prelego kaj Esperanto-kurseto. Al nia stando venis tre multaj homoj por informiĝi pri Esperanto kaj kiel uzi ĝin. Pli ol 70 personoj petis pliajn informojn kaj pro tio ili lasis personajn datumojn kiel retpoŝtadreson. Granda intereso ankaŭ estis ĉe la prelego pri Esperanto kaj ĉe la rapidkurseto, en tiu lasta ĉeestis pli ol 25 junuloj.

Krome estis interese ke surloke apogis al ni novan Esperanto-parolanton, Gerardo Morales, kiun ni ne konis antaŭe, al li, al D-ro Iván Deance, Gabriel Jímenez, Víctor Cesni kaj Martin Schäffer ni kore dankas pro ilia aktiva partopreno en la evento.

Verkita de Martin Schäffer.

Categorías: