Ne forgesu la konversacian rondon en la CDMX, 14an de oktobro*

Ne kredeble! Ni alvenis al la lasta trimestro de la jaro kaj senĉese ni renkontiĝis en 2017 por kunvivi, lerni pli pri la lingvo, praktiki ĝin, ktp.

Ĉu vi akompanos nin ankaŭ ĉifoje? La rendevuo estas en sabato, la 14an de oktobro je la 16ahr. en la kafejo “La Tregua”: Av. México-Tacuba #409, proksime de la metrostacio “Popotla”, linio 2.

Ĉifoje ni havos:

1) ĝeneralan temon: Kiu(j) estas via(j) preferata(j) turisma(j) loko(j) de la Ĉefurbo de Meksiko? Kial?  Ĝi estas unu el la plej grandaj urboj de la mondo, pro tio certe estos malfacile por vi decidi, ĉu ne? Kion vi opinias pri la pitoreska Coyoacán, pri Xochimilco, pri la arkeologiaj zonoj kiel Cuicuilco, Tlatelolco, Tempo Mayor aŭ pri la emblemaj parkoj kiel ChapultepecAjusco,  kaj pri ĝiaj arkitekturo kaj muzeoj? Estas tiom da elekeblecoj!

2) gramatikan temon: Esperanto estas fascina, ĉefe kiam vi rimarkas ke ĝia gramatiko estas tre facila rilate al tiu de aliaj lingvoj, inter ĝiaj apartaĵoj estas la uzo de afiksoj por fari novajn vortojn kaj ĉifoje ni montros kelkajn ekzemplojn de la plej komunaj afiksoj.

3) ni vojaĝos en imago al Egiptio: sekeca lando sed kun tiom da historio kaj allogaj lokoj… ĉu vi sciis ke la egiptoj uzis serurojn jam de 4000 jaroj a.K. kaj ke iliaj hieroglifoj estas konsiderataj la plej antikva skriba sistemo? Venu kun ni! Ni vizitu la riveron Nilo, la dezerton Saharo, la grandan piramidon de Gizeh, unu el la sep mirindaĵoj de la mondo, kaj aliajn, kiuj troviĝas en la zono, tiel kiel la Sfinkson, la grandan trezoron de Tutankamon y la faraonmumiojn. Kompreneble ni iros al Kairo, la plej granda urbo de Afriko kaj de Proksima  Oriento. Ĉu vi volas pli? Ni ankaŭ povas improvizi kaj iri al neatendataj lokoj, kion vi opinias?

Kaj memoru! La venonta renkontiĝo okazos la 11an de novembro.

Ĉu vi estas komencanto? Venu! Ni helpas vin paroli, perdi la timon kaj integriĝi al la grupo, bonvenas ankaŭ interesuloj kaj akompanantoj.

Se vi havas dubojn, bv. sendi mesaĝon normalan, whatsapp aŭ poŝtelefoni al 5540043941.

Ni atendas vin!

* Verkis: Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco.

Categorías: