Ni boatu tra la kanaloj de Xochimilco, dimanĉe 22an de marto*

Ni invitas ĉiujn interesulojn al nia renkontiĝo, kiu okazos la venontan dimanĉon, la 22an de marto, en tre speciala loko de la Ĉefurbo de la lando.

Dum du horoj ni iros tra la kanaloj de Xochimilco, ni ekboatos de la enŝipejo “Nuevo Nativitas” sur iu tradicia transportilo (trajinera). Vi povas havi pli da informoj pri Xochimilco kaj ĝiaj enŝipejoj je la sekva ligo http://www.xochimilco.df.gob.mx/mapa-tur%C3%ADstico.html

Ni vidos nin antaŭ la stando de “turisma informo” del Embarcadero je la 13a horo. La kosto dependas de kiom da personoj partoprenos, sed certe ne estos multe. Dum la vojaĝo eblas aĉeti kaj manĝi tradician manĝaĵon de la regiono kontraŭ bonaj prezoj.

En la kazo ke vi perdiĝos antaŭ la ekveturo, bv. telefoni al poŝtel: 55 50 21 10 77, sed bv. provi veni akurate!!!

Adreso de la enŝipejo “Embarcadero Nuevo Nativitas”
Camino Xochimilco Tulyehualco
Col. Pueblo Sta. María Nativitas Zacapa
Del. Xochimilco
C.P. 16790

Kiel atingi la lokon?
Per publika transporto iri al la metroo Taxqueña, fina stacio de la linio 2, kaj en la norda bushaltejo preni la buseton de la ruta 36, “Xochimilco-Galeana”, tiu ĉi transportilo lasas al vi je unu strato malproksime de la “Embarcadero Nuevo Nativitas“.
Per aŭto iri al la Calzada de Tlalpan en la suda direkto, kiam vi atingos la trafikcirklon de Huipulco, iri maldekstren sur la “calzada México-Xochimilco” kaj sekvi la ŝildojn.

PARTOPRENU!!!

* Verkita de Mallely Martínez. Organizas: Guadalupe Vega kaj Emmi Breuninger.

Categorías: