Ni festu kune la Zamenhofan tagon en la Ĉefurbo de Meksiko, 17an de decembro!*

Meksika Esperanto Federacio invitas ĉiujn esperanto-parolantojn, lernantojn, komencantojn kaj homojn, kiuj interesiĝas pri la lingvo al nia tradicia “Zamenhofa tago” aŭ “Tago de la Libro”, kiu okazos dimanĉe la 17an de decembro je la 12ah. en la “Esperanta Domo”, kiu troviĝas en San Pedro de los Pinos, Ĉefurbo de Meksiko.

Ni aĉetis manĝoservon por kune manĝi je la 14a:30h. Tio konsistos el:

- Trinkaĵo farita per floro nomata “Jamaica” (hibiscus sabdariffa).

- Takoj kun diversaj manĝaĵoj: rizo, fazeoloj, kokaĵo en saŭco nomata “mole”, kapsikopecoj kun kremo, bovaĵo kun legomoj nomata “alambre”, terpomoj kun kolbaso.

- Salato.

La kosto por ĉiu homo estos sekva:

Por aktivaj membroj de la asocio: $100.00 (cent meksikaj pesoj)

Por ne aktivaj membroj: $130.00 (cent tridek meksikaj pesoj)

Bv. konfirmi ĉeeston al estraro@esperanto-mexico.org por ricevi la ekzaktan adreson, ankaŭ vi devas antaŭpagi vian manĝon plej malfrue en la 13a de decembro, ĉar ni mem devas antaŭe pagi la servon por definita kvanto da homoj. Se vi ne povas resti por la tagmanĝo, vi pagos $50.00 pro la kafoservo kiu estos ekde la komenco de la renkontiĝo.

Bv. deponi la monon al la konto de MEF: HSBC # 6284087436 clabe 021180062840874362 nome de Morayma Martínez Mateos kaj sendu mesaĝon pri via pago.

Ni kantos, babilos, renkontiĝos kun amikoj, konos novajn E-parolantojn, ankaŭ ninterŝanĝos esperantaĵojn! Partopreni en tiu ero estas libervola, vi povas aĉeti bonan kaj relative malmultekostan materialon en nia libroservo. Ni proponas ke la prezo de la interŝanĝaĵo estu inter $50.00 kaj $80.00.

Kompreneble kiel en ĉiu Zamenhofa tago, MEF havos por la partoprenantoj kaj por kelkaj aktivaj membroj loĝantaj eksterurbe kelkajn surprizojn.

Ĉu vi dubas pri partopreno? Por ke vi decidu vin tuj, ni invitas vin vidi kelkajn fotojn de la pasinta Z-tago, kiuj, troviĝas ĉe: https://www.facebook.com/pg/MEFanoj/photos/?tab=album&album_id=1205729556173851

Ni esperas renkonti plurajn el vi! Memoru ke estos bona okazo por (re)aliĝi al MEF kaj al UEA por la jaro 2018. La jara kotizo dependas de en kiu kategorio vi troviĝas, iru al la sekva ligo por scii pli pri avantaĝoj kaj kotizoj http://www.esperanto-mexico.org/eo/membreco

La personoj, kiuj ne povas ĉeesti bv. pagi sian kotizon plej eble baldaŭ al la bankokonto menciita supre.

Feliĉan Zamenhofan Tagon!

* Verkis: Mallely Martínez. Organizas: MEF, Guadalupe Vega kaj Joaquín Rosillo.

Categorías: