Ni festu la Zamenhofan tagon

La Meksika Esperanto-Federacio invitas vin varme festi kun ni la tradician “Zamenhof-tago”, la 14an de decembro 2008 je la 10ª matene ĉe la restoracio “Madero” kiu troviĝas sur la strato Madero 36 ĉe la stratangulo Motolinia, Col. Centro, en Meksikurbo, proksime de la metrostacio Allende, linio 2, la blua. Vidu la Mapon:

Ni matenmanĝos en la supra parto de la restoracio, la kosto de la matenmanĝo estas $70.00 (sepdek pesoj) por ĉiu persono kaj inkluzivas;

- kafo, suko, fruktoj aŭ jahurto, peco da dolĉa pano kaj vi povas elekti unu el la tri sekvaj manĝaĵoj;

  • rostita bisteko kun “chilaquiles” aŭ kun frititaj terpomoj,
  • “Chilaquiles” kun ovo aŭ kun kokaĵo,
  • Frititaj ovoj kun lardo aŭ ŝinko.

Bv. aldoni la trinkmonon aparte

Atenton!!! Nepre gravas konfirmi la ĉeeston antaŭ la 11ª de decembro!!! Nur en tiu kazo ni povas rezervi lokon por vi ĉe la komuna etaĝo. Anoncu vian ĉeeston poŝtelefone aŭ rete: 044 / 045 5514753963, nayitamtmt@hotmail.com

Ni esperas renkonti multajn el vi je ĉi tiu tago, estas sendube bona ŝanco por babili kaj interkonatiĝi. Ankaŭ estus bona okazo por vi (re)aliĝi al MEF. La jara kotizo por 2009 estas nur $200 (du cent pesojn), sed se vi pagas antaŭ la fino de la jaro vi havos 15% da rabato, vi pagus nur $170.00 (cent sepdek pesojn). Helpu al MEF kaj al la esperanta movado per via laboro kaj per via kotizo!!! La personoj, kiuj ne povas ĉeesti bv. pagi sian kotizon plejeble baldaŭ al la konto de MEF: HSBC # 6284087436 nome de Morayma Martínez Mateos

 

Categorías: