Ni festu la Zamenhofan tagon, la 13an de decembro en Distrito Federal

Meksika Esperanto-Federacio invitas vin varme festi kun ni la tradician “Zamenhof-tago”, dimanĉe la 13an de decembro 2009 je la 10:30 matene ĉe la restoracio “El Rincón Tapatío” kiu troviĝas sur la strato Independencia #68, local 4, inter Revillagigedo kaj Luis Moya, Col. Centro, en la ĉefurbo de Meksiko, proksime de la metrostacio Juárez, linio 3, la verda kiu iras el Indios Verdes al Universidad. Vidu la "mapon"

Ni matenmanĝos en la supra parto de la restoracio kaj ĉiu persono pagos sian matenmanĝon. Ekzistas pluraj manĝebloj por mendi, ekz., sukoj el naturaj fruktoj, laktaĵoj, fruktoj, ovoj, sandviĉoj, la tradiciaj “tacos, alambres, quesadillas” ktp., krome la prezoj estas tre bonaj.

Atenton!!!
Nepre gravas konfirmi la ĉeeston antaŭ la 11ª de decembro!!!
Nur en tiu kazo ni povas rezervi lokon por vi ĉe la komuna etaĝo. Anoncu vian ĉeeston poŝtelefone aŭ rete: 044 / 045 5514753963, nayitamtmt@hotmail.com
Ĉiu ĉeestanto kunportu malgrandan ĉokoladon aŭ tradician meksikan doĉaĵon, ni faros inter ni interŝanĝon da tiuj donacetoj.

Ni esperas renkonti multajn el vi je ĉi tiu tago, estas sendube bona ŝanco por babili kaj interkonatiĝi kaj tiel memori la kreinton de Esperanto, Dr. L. L. Zamenhof..

Ankaŭ estus bona okazo por vi (re)aliĝi al MEF. La jara kotizo por 2010 dependas en kiu kategorio vi troviĝas, sekve ni informas vin pri ili:

A)Membroj pli junaj ol 23 (incluzive) kun kopio de sia student-karto kaj emerituloj kun kopio de karto: $100.00 (cent meksikaj pesoj).
B)Normalaj membroj: $200.00 (ducent meksikaj pesoj).
C)Personoj kiuj, kiel unua fojo, ĵus pagis ĉeestantan kurson por komencantoj instruata de aktiva membro de MEF: $50.00 (kvindek meksikaj pesoj) Tiu ĉi kategorio validas nur por la kuranta jaro, por la sekvontaj oni pagos kotizon je la kategorio "A" aŭ "B" laŭ ĉiu kazo.

Sed se vi pagas antaŭ la 31ª de januro venontjare, vi havos 10% da rabato. Helpu al MEF kaj al la esperanta movado per via laboro kaj per via kotizo!!!

La personoj, kiuj ne povas ĉeesti bv. pagi sian kotizon plejeble baldaŭ al la konto de MEF: HSBC # 6284087436 nome de Morayma Martínez Mateos, kasistino de MEF.

Categorías: