Ni havas rendevuon en la 10a de februaro, 15ah. CDMX*

Ne forgesu ke ni havas rendevuon en la venonta dimanĉo, la 10an de februaro, je la 15ah. Ni renkontiĝos en la rapida manĝejaro de “Plaza Galerías de las estrellas”, kiu troviĝas en Circuito interior 193, col. Verónica Anzures en la ĉefurbo de Meksiko. La plej proksima metrostacio estas "Normal", kiu apartenas al la blua linio #2. Bv. vidi sube la mapon.

Ĉifoje nia kunveno estos pli speciala ol kutime ĉar ni havos la partoprenon de eksterlandaj esperantoparolantoj, plej verŝajne vizitos nin homoj el Usono, Brazilo kaj Bosnio.

Venu kaj invitu viajn amikojn kaj konatulojn, ni praktiku esperanton kaj montru kia efika estas tia ĉi komunikilo, sed ne zorgu se vi ankoraŭ ne parolas la lingvon, se vi estas komencanto aŭ se vi kapablas diri nur “saluton”. Ĉiuj ni iam estis kiel vi, sed nur parolante kaj erarante oni povos lerni, ni helpos vin!

Memoru ke tiam vi havos la eblon aliĝi al Meksika Esperanto Federacio, al Universala Esperanto Asocio kaj foliumi kaj aĉeti verkojn en esperanto ĉar tiam ni ankaŭ havos la partoprenon de prezidantino de MEF.

Ĉu demandoj, duboj? Skribu al estraro@esperanto-meksiko.org aŭ sendu poŝtelefonan mesaĝon al 55 4811 5744

Ni atendos vin tie!

*Organizas: Meksika Esperanto Federacio. Respondecas: Araceli Aguilar. Bildo: Gabriel Zúñiga.

Categorías: