Ni konu nian belan urbon kaj praktiku esperanton, venonta renkontiĝo en Meksikurbo

La esperanta grupo de Meksikurbo kaj sia Metropola Zono invitas ĉiujn interesulojn al nia venonta renkontiĝo, kiu okazos la venontan sabaton, la 15an de novembro de 2008, en tre speciala loko de Meksikurbo.

Dum du horoj ni iros tra la kanaloj de Xochimilco, ni ekboatos de la enŝipejo “Nuevo Nativitas” sur iu tradicia transportilo (trajinera), kiu estos speciale ornamita por ni. Vi povas havi pli da informoj pri Xochimilco kaj siaj enŝipejoj je la sekva ligo http://www.xochimilco.df.gob.mx/turismo/embarcaderos.html/

Ni vidos nin antaŭ la stando de “turisma informo” del Embarcadero je la 14ª horo. La kosto por ĉiu persono estas $30.00 (tri dek meksikaj pesoj) kiu inklusivas la vojaĝo en ornamita boato “trajinera” kun la nomo “ESPERANTO”. Dum la vojaĝo eblas aĉeti kaj manĝi tradician manĝaĵon de la regiono kontraŭ bonaj prezoj.

Estas loko nur por 20 personoj, pro tio ni petas vin speciale konfirmi vian ĉeeston!!! antaŭ la 13a de novembro al la retadreso nayitamtmt@hotmail.com aŭ al la poŝtelefono 5514753963, krome estas grava ke se vi konfirmas reale iru ĉar, alikaze, ni blokos lokojn, kiujn oni ne uzos kaj ni neus la ĉeeston de aliaj, ankaŭ la organizantoj devus pagi la kromajn kostojn. Venu akurate ĉar ni jam faris rezervon.

Adreso de la enŝipejo “Embarcadero Nuevo Nativitas”
Camino Xochimilco Tulyehualco
Col. Pueblo Sta. María Nativitas Zacapa
Del. Xochimilco
C.P. 16790

Kiel atingi la lokon?
Per publika transporto iri al la metroo Taxqueña, fina stacio de la linio 2, kaj en la norda bushaltejo preni la buseton de la ruta 36, “Xochimilco-Galeana”, tiu ĉi transportilo lasas al vi je unu strato malproksime de la “Embarcadero Nuevo Nativitas“.
Per aŭto iri al la Calzada de Tlalpan en la suda direkto, kiam vi atingos la trafikcirklo de Huipulco, iri maldekstren sur la “calzada México-Xochimilco” kaj sekvi la ŝildojn.

 

Categorías: