Ni parolu Esperante pri la internacia lingvo, 14an de novembro en la Ĉefurbo de Meksiko*

La konversacia rondo de novembro en la Ĉefurbo de Meksiko estos sabate, la 14an, kiel ĉiam, je la 16ahr. Kiel vi scias, ni vidos nin en la kafejo “La Tregua”.

Calzada México-Tacuba 409

Col. Popotla, tre proksime de la metroo “Popotla”, blua linio.

Venu, konu novajn esperantoparolantojn, revidu geamikojn, ludu, amuziĝu, disvastigu la internacian lingvon kaj plibonigu vian lingvan nivelon!

En tiu ĉi renkontiĝo ni parolos pri la esperanta movado en aliaj landoj kaj kompreneble pri duboj, kiujn vi havos rilate al la ĝenerala movado.

Ĉu vi estas komencanto? Ne dubu partopreni! Ni helpas vin paroli kaj perdi la timon. La renkontiĝo mem ne havas iun ajn koston, tamen ĉiu devas pagi sian konsumon.

Kaj memoru ke en decembro ni renkontiĝos por festi la “Zamenhofan Tagon”, atendu novaĵojn pri ekzaktaj dato, horo kaj loko, tiujn informojn ni publikigos en la retpaĝo de Meksika Esperanto Federacio.

Kaj kio pri 2016? Ni planas kalendaron por la venonta jaro, atentu pri la komunikaĵoj. Estos plezuro revidi vin tiam en “La Tregua”

Se vi havas dubojn, bv. poŝtelefoni al 5540043941.

Ni atendas vin!

* Verkis: Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco.

Categorías: