Ni vizitos parkon en Cholula, 29an de septembro, 14ah.*

Kadre de nia monata renkontĝo en Puebla, ni organizis viziton al bela loko en Cholula, nome Parque Soria”, kiu troviĝas en:

Calle 3 Ote. Cholula, Puebla.

Ni renkontiĝos dimanĉe, la 29an de septembro je la 14ahproksime de la elirejo de la piramidmuzeo. ĈIUJ estas invitataj, fluaj parolantoj de la lingvo, komencintoj, komencantoj, eĉ akompanantoj kaj kuriozemuloj. Profitu la ŝancon renkontiĝi kun amikoj, lerni, praktiki la lingvon kaj integriĝi al nia grupo.

Ĉu vi volas havi pli da informoj aŭ havas dubojn? Bv. skribi al estraro@esperanto-mexico.org aŭ sendi telefonan mesaĝon al 222 662 4676

Ni amuziĝos multe, ĉu vi kunagos? Certe JES!

* Respondecas: Ángel López, ano de Esperanto-Puebla.

 

Categorías: