Kial fariĝi membro de la Meksika Esperanto-Federacio?
Se vi estas esperantisto kaj vi interesiĝas pri la evoluo de la lingvo ĉar vi pensas ke estas bona alternativo por la komunikado en la mondo. Se vi pensas ke estus bone se pli da personoj uzus ĝin en diversaj landoj. Vi povas kontribui atingi tiun ĉi celon se vi fariĝas membro de la Meksika Esperanto Federacio (MEF).
Esti membro de MEF ne estas nur helpi mone, sed esti parto de grupo kiu laboras, kunlaboras, organizas, festas, formas familion kiu celas samajn celojn, la plej grava, disvastigi la lernadon kaj uzon de la Intenacia Lingvo Esperanto.
Ne gravas ĉu vi loĝas en Meksiko, ĉu vi estas meksikano aŭ eksterlandano ĉar la esperanta movado ne havas lingvajn, politikajn aŭ religiajn limojn, ktp.
La Meksika Esperanto Federacio, kiel nacia asocio de la Universala Esperanto Asocio, disvastigas, stimulas la evoluon de la lingvo kaj ekzistas danke al la financaj subtenoj de siaj aliĝintoj kaj al la donacoj de aliaj homoj. Ni kore invitas vin aktive partopreni en nia teamo!!!
Kiel vi persone povas profiti la aliĝon al la Meksika Esperanto Federacio?
Nun vi jam scias ke ekzistas multaj kialoj por fariĝi membro de la Meksika Esperanto Federacio, ni atendas vian kunlaboron!
Kiom estas la jara kotizo por fariĝi membro de MEF?
En junio 2009, la Ĝenerala Asembleo de MEF decidis starigi la sekvajn aliĝkategoriojn:
A)Membroj pli junaj ol 23 (inkluzive) kun kopio de sia studentidentigilo kaj emerituloj: $100.00 (cent meksikaj pesoj).
B)Normalaj membroj: $200.00 (ducent meksikaj pesoj).
C)Personoj kiuj, kiel unua fojo, ĵus pagis ĉeestantan kurson por komencantoj instruata de aktiva membro de MEF: $50.00 (kvindek meksikaj pesoj) Tiu ĉi kategorio validas nur por la kuranta jaro, por la sekvontaj oni pagos kotizon je la kategorio "A" aŭ "B" laŭ ĉiu kazo.
La individua kotizo validas inter la 1a de januaro kaj la 31a de decembro de la kuranta jaro. Aliĝu al la Meksika Esperanto Federacio por la jaro 2012 kaj profitu 10% rabaton se vi pagas vian aliĝon, realiĝon antaŭ la 31ª de januaro 2012! Ne pensu plu pri tio, faru vian deponon, helpu la movadon en Meksiko kaj profitu la avantaĝojn kiel aktiva membro de Meksika Esperanto Federacio!
Aliflanke, se vi troviĝas en la "B" kategorio, vi jam havas la eblon samtempe antaŭpagi vian realiĝon por la sekvontaj 3 jaroj –ĝis 2014–. Vi ne plu havos la ĝenon deponi aŭ trasdoni la monon ĉiujare. Tiel vi ne devas pensi dum longa tempo pri tio, ŝparos tempon kaj helpos mone, motive, kvalite kaj nombre nian movadon. Dankon pro via apogo!
Kiel mi pagu la kotizon?
Kion mi faru post mia kotizpago?
Informu al Morayma Martínez Mateos pri via pago, sendu kopion de via depono, se vi pagis tiel. Petu al ŝi la MEF-aliĝilon, plenumu kaj sendu ĝin al kasisto@esperanto-mexico.org. Poste vi ricevos niajn informojn kaj vi apogos la esperantan movadon en Meksiko kaj helpos la progreson de la Internacia Lingvo Esperanto en la mondo!