Eksterordinara organizado; bona programo... Sukcesa 14ª Kolombia Kongreso de Esperanto*

Ni ĵus revenis hejmen ege kontentaj el nia 14ª Kolombia Kongreso de Esperanto en la melodi-plena Ibageo, ĉefurbo de Tolimo, kaj se per unu frazo eblas priskribi tiun eventon, ni diru, ke ĜI ESTIS KONGRESO EKSTERORDINARE BONE ORGANIZITA.

Profesoro Antonio Herrera estas ekster ĉia dubo vera magiisto: ne estante unu el niaj plej progresintaj kaj fluparolaj Esperantistoj, li ja estas kompense nia plej bona organizanto.

Dank'al li kaj lia filo Antony, ĉio iris glate: Jam li organizis 4 Esperanto-eventojn en tiu bela urbo, inter kiuj du tutlandajn kongresojn: la 5an kaj la 14an (parenteze, mi pardonpetas, ĉar pro mia propra konfuziĝo mi erare invitis al la 15ª Kongreso anstataŭ al la 14ª, kioma ĝi efektive estis)

Ĉi-foje nur domaĝis, ke oni sentis la mankon de tiom da samideanoj, kiuj eble pro la tro alta komence anoncita aliĝkotizo finfine ne ĉeestis kaj maltrafis la riĉan programon tiel zorge preparitan de ili: la turisma parto estis vere neforgesebla kaj fotinda, la akademia fako nekutime riĉa, la plenumo de ĉiuj eroj akurata, la Sankta -Simonaj Lernejanoj ĝentilaj kaj entuziasmaj, la oficiala starigo de la Sankta Simona Esperanto-Centro efektiva kaj pozitive ambicia, la radi- kaj televid- intervjuoj multnombraj kaj efikaj, la paralela Danc-Festivalo senegala kaj vidinda, la manĝaĵoj bongustegaj kiel ĉiam, kaj la surdiskigitaj memoroj kaj ĉeestaj atestiloj luksaj kaj enviigaj.

Laŭ unuanima decido de ĉi-tiu Kongreso, la 15ª Kolombia Kongreso (ĉi-foje ja fakte la 15ª!) okazos en Bogoto, cele al la festado de la Unua Centjariĝo de nia Kolombia Esperantismo (1909-2009) kaj espereble ĝi estos amase ĉeestata de ni ĉiuj kune kun multaj alilandaj Esperantistoj.
.
Verkita de Luis Jorge Santos-Morales, Prezidanto de KEL (Kolombia Esperanto-Ligo)

Categorías: