Je la 19a de januaro 2009 sukcese okazis prelego pri Esperanto en la Universidad Autónoma Chapingo. Prelegis komune tri membroj de Meksika Esperanto-Federacio: Mallely Martinez, Morayma Martínez kaj Martin Schaeffer, prezidantino, kasistino kaj aktiva membro respektive. Entute partoprenis pli ol 100 studentoj, kiuj atente sekvis la prelegon kaj poste starigis diverstipajn demandojn al la tri prelegantoj.
Je sabato, la 31a de januaro komencos Esperanto-kurso en tiu renoma universitato, kiun gvidos Mallely Martínez Mateos. Ni tutkore dankas al Víctor Sombra, studento de tiu eduka institucio kaj MEF-membro, pro lia iniciato instrui Esperanton en Gimnazio de la Universitato Chapingo, same ni dankas al direktoro Ing. Fortunato Zurita kaj la subdirektorino Dra. Luz María Hermoso, kiuj tre afable akceptis nian proponon kaj permesos al ni uzi la salonojn de la Preparatoria Agrícola de la Universitato.
Kune kun la aliaj kursoj kiuj okazas aŭ okazos, jam temas pri la tria universitatnivela kurso en 2009 en Meksiko:
La esperantaj aktivuloj sentas nin kontentaj ĉar la movado en Meksiko kreskas... ni estas konvinkitaj ke la instruado de Esperanto estas unu el la plej efikaj formoj disvastigi kaj uzadigi la Internacian Lingvon "Esperanto"
*Verkita de Martin Schaeffer