GRUPO DE ESPERANTO-MONTERREY KAJ LA MEKSIKA ESPERANTO FEDERACIO invitas vin:
Al la kvina semajnfina renkontiĝo esperantista en Meksiko, kiu okazos la 18an kaj 19an de aprilo 2009 en Monterrey, Nuevo León.
Okazos diversaj aferoj, ĉu por interesuloj, komencantoj, komencintoj kaj spertuloj, kiuj parolas flue la lingvon.
La renkontiĝo ekos sabate je al 11a kaj finos dimanĉe post la turista promenado.
Jen listo de aktivaĵoj proponitaj por fari:
KIEL ATINGI MONTERREY?
Ĉe la sekvaj ligiloj vi trovos prezojn kaj horojn de kelkaj vojaĝentreprenoj (hipane):
• ETN: http://www.etn.com.mx// - tel: (01800) 8003862
• Grupo Estrella Blanca (Futura): http://www.estrellablanca.com.mx/VentaWeb/com.Eb/Eb.html/ - tel: (01800)5075500
• Omnibus: http://www.odm.com.mx// - tel: (01800) 7656636
KIEL ATINGI LA KUNVENLOKON?
Adreso:
Condominios Constitución
Edificio 28 Departamento 2
Zona Centro
Monterrey, Nuevo León
CP 64000
1) Iru al urbcentro de Monterrey kaj serĉu “Condominios Constitución”. La loĝejaro estas facile trovebla ĉar ĝi estas antaŭ la hospitaloj pli gravaj de IMSS. La hospitalo 33 kaj Clínica de Ginecología, kiu estas ĉe la angulo de la stratoj Félix U. Gómez kaj Constitución.
2) De la aŭtobusejo marŝu du blokojn suden kaj prenu aŭtobuso kiu iras al hospitalo "Gine", antaŭ tiu konstruaĵo estas “Condominios Constitución”.
Se vi havas iun ajn problemon serĉante la kunvenlokon bonvolu telefoni al Denice Maldonado, telefonnumero (81) 83 40 8106 aŭ poŝtelefono 8110 77355.
PARTOPRENKOSTO
$85.00 (okdek kvin meksikaj pesoj) por ĝenerala publiko kaj $70.00 (sepdek meksikaj pesoj) por aktivaj membroj de la Meksika Esperanto Federacio. La partoprenkosto inkluzivas:
PRI LA MANĜO
1) Rostita viando kaj fazeoloj por la sabata tagmanĝo.
2) Dimanĉe ni matenmanĝos ĉe la centro de la urbo. Ĉiu pagos sian matenmanĝon.
3) Libera elekto por la tagmanĝo dimanĉa.
PRI LA PAGO
Dum la registro ĉe la komenco de la renkontiĝo. La prezo ne inkluzivas ŝipa promenado kiu okazos dum la promenado al “El paseo Santa Lucía”, kies kosto estos po $40 (kvardek meksikaj pesoj) persone.
TRANOKTEJOJ
1. Eblas gasti ĉe la organizantoj. Demandu ĉu estas disponeblaj lokoj al Denice Maldonado bluakvo(heliko)gmail.com
2. Proksime de la kunvenloko estas amasloĝejo tradicia kaj malmultekosta, jen la informo:
La casa del barrio
Calle Diego de Montemayor 1221, Col. Centro
Tel. (81) 83441800
retpaĝo http://www.lacasadelbarrio.com.mx/moviespa.html//
retadreso: amigosde@lacasadelbarrio.com.mx
ĜENERALA INFORMO
Nepre informu vian partoprenon al aprilo2009@esperanto-mexico.org aŭ al organizantoj:
Ne lasu la eblecon koni novajn esperantistojn, ekzercadi la lingvon kaj disvastigi la Internacia Lingvo Esperanto en tiu ĉi parto de la lando! Ni atendas vin!
* Verkita de Mallely Martínez per informoj de Denice Maldonado. Traduko de la hispana al Eo: Daniel Moreno.