la 3an de oktobro, renkontiĝo de Esperantistoj en la centro de Meksikurbo

La esperanta grupo de Meksikurbo kaj sia Metropola Zono invitas ĉiujn interesulojn al nia renkontiĝo, kiu okazos la venontan sabaton, la 3an de oktobro 2009, je la 13:30h. en la restoracio nomata “México lindo y bohemio”; ĝi estas proksime de la metrostacio “Juárez”, kiu apartenas al la linio 3 Indios Verdes – Universidad. Ankaux proksime, sur Independencia, troviĝias la teatro “Metropólitan”

Adreso:
José Azueta No. 27, inter la stratoj Independencia kaj Juárez
Col. Centro
Telefonnumero: 55 12 17 95

Ni parolos pri interesaj temoj kiel la okazigo de la 95ª Universala Kongreso de Esperanto kaj la 66ª Internacia Junulara Kongreso, ambaux okazontaj en 2010 en Kubo. Venu, konu novajn esperantistojn kaj praktiku la lingvon!

Gravas mencii ke la partopreno ne kostas, tamen ĉiu persono devas pagi sian manĝaĵon. La taga menuo kostas $50.00, ankaŭ eblas mendi diversajn manĝaĵojn. Ni petas al vi konfirmi vian ĉeeston skribante mesaĝon al nayitamtmt@hotmail.com ankaŭ vi povas telefoni al (044) 5514753963.

Kontaktu nin se vi bezonas pli da informoj.

Categorías: