La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto okazos en Norda Karolino*

Ĉi-jare NASK revenos al la Universitato William Peace en la centro de bela Raleigh, ĉefurbo de Norda Karolino, krome ĝi okazos kune kun la Kino-Teatro-Festivalo. Venu de la 30a de junio ĝis la 9a de julio por ok tagoj da lernado, amuzo, kaj esplorado de la mirindaj muzeoj, restoracioj, butikoj, kaj sidejoj de la registaro, ĉiuj piede atingeblaj de la universitata kampuso.

Kiel ĉiam, la instruistoj estos profesiuloj, kiuj certe ege helpos vin plibonigi viajn lingvokonojn, krome estos diversaj programeroj. Por kelkaj homoj estos stipendioj. Partoprenu, profitu kaj lernu!

Por havi pli da informoj, ekz. kotizoj, aliĝo, programo, ktp. bv. viziti la oficialan paĝon de NASK ĉe http://nask.esperantic.org/

* Informoj prenitaj de la retpaĝo de NASK