48a ILEI konferenco estos en Oostende, Belgio!*

Ĉu vi estonte planas instrui Esperanton aŭ eble vi jam faris / faras? Ĉu vi instruas aliajn lingvoj kaj ŝatus interŝanĝi spertojn kun diversaj lingvoinstruistoj? Aŭ eble vi estas E-aktivulo kaj volas gvidi kurson? Do tiu ĉi evento estas ege grava por vi kaj estus bone se vi povus ĝin partopreni.

La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) prepariĝas jam por helpi tiujn homojn dum la 48a ILEI Konferenco per kursoj, diskutoj, edukaj aktivecoj kaj interŝanĝo de materialo kaj spertoj.

Venu al Oostende, Belgio inter la 17a kaj 25a de julio kaj profitu la sperton, lernu kaj lernigu Esperanton, tuj post tiu evento, vi povus iri al Lillo por partopreni la 100a UK.

Por havi pli da informoj, bv. iri al la oficiala paĝo de 48a ILEI: http://www.ilei.info//agado/Ostendo2015.php

* Verkita de Mallely Martínez per informoj de la ttt de ILEI.