2a de februaro, tago de “la Candelaria”*

En 2012 laŭ la registroj de la Instituto Nacia pri Statistiko, Geografio kaj Informadiko, en la Meksika Respubliko pli ol 80% de la popolo apartenis al katolika religio kaj tiu ĉi festo rilatas, unu flanke, al la aperigo de Virgulino de la “Candelaria” fine de la 14a jarcento en la Kanariaj Insuloj, Hispanio kaj, aliflanke al la naskiĝo de Jesuo, ĉar post la kvardeka tago, Maria kaj José prezentis la ĵus naskitan en la templo de Jerusalemo kaj tie oni purigis la virgulinon Maria. Tiu kvardeko fakte estas en la 2a de februaro kaj en la katolika kalendaro ĝi iĝis la tago de la “Candelaria” kiel memoro de tiu biblia skribaĵo.

En Meksiko la tradicio estas ke tiu(j), kiu(j) trovis la plastan pupon en la reĝa ringkuko** faru feston aŭ kunportu “tamales1 kaj “atole”2 la 2an de februaro por kundividi kun familianoj, amikoj kaj/aŭ konatuloj. Estas interesa mencii ke ĉi tie kuniĝas la praavaj tradicioj kun la hispana influo, je unu flanko troviĝas la katolika religio, kiu venis ĉi tien el la malnova mondo kaj aliflanke “tamales” kaj “atole”, produktoj, kies bazo estas la maizo, kaj kiuj estis inter la oferaĵoj de la meksikaj pradioj kaj kiuj hodiaŭ estas en la dieto de la meksikanoj.

Oni povas distingi tamen ke estas hejmoj, en kiuj la menciitaj nutraĵoj ne estas tiom gravaj, sed la plej grava afero estas ke oni faru la religiajn ritojn, tio estas, ke la baptopatr(in)o, elektita rekte aŭ hazarde pro la trovo de la pupo en la reĝa ringkuko, aĉetu novajn vestaĵojn al la jesuinfana religia figuro, kiu kuŝis en la kristnaska kripo de la familio ekde la 24a de dicembro kaj ke tiu kunportu ĝin preĝejen en la tago de la “candelaria” por esti benata.

Ankaŭ en la 2a de februaro, homoj el diversaj meksikaj komunumoj iras al diservo por ke oni benu iliajn maizosemojn celante ke la sekva semociklo estu sukcesa. Aliaj kunportas kandelojn por esti benigataj, tiel ili kunportos lumon al la hejmoj kaj ili forigos malsanojn de la familianoj.

Kiel oni povas rimarki, sendepende de la religiemo en la familioj, la 2a de februaro estas ankaŭ tago por kundividi kaj nutri la animon, la stomakon kaj la familiajn kaj amikajn rilatojn.

* Verkita de Mallely Martínez.

** La Verkon pri la “Tago de la Magaj Reĝoj” vi trovos ĉe: http://www.esperanto-mexico.org/eo/6a-de-januaro-tago-de-la-magaj-re%C4%9Doj

1. La meksika “tamal” estas nutraĵo, kies ĉefa ingredienco estas la maizfaruno. Oni metas en ĝin viandaĵon, kokaĵon, fromaĝon, kapsikon, saŭcojn, legomojn aŭ aliajn ingradencojn poste oni envolvas la paston per maizofoliojn aŭ platanujfoliojn kaj oni kuiras ĝin ĝenerale akvovapore; ekzistas “tamales” dolĉaj kaj salaj. Indas mencii ke la vorto “tamal” devenas de la naŭatla vorto “tamalli”, kies signifo estas “envolvita”.

2. La vorto “atole” ankaŭ devenas de la naŭatla kaj signifas “mezsolida - mezlikva”. Ĝi estas trinkaĵo kies baza ingredenco estas la kuirita kaj muelita maizo. Oni metas ĝin en boligitan akvon aŭ lakton kaj miksas ĉion ĝis tio iĝas vizkoza. Oni dolĉigas ĝin kaj povas ankoraŭ meti frukto(j)n, ĉokoladon, vanilon, ktp. Oni trinkas ĝin varma.