Esperanta Renkontiĝo en TECÁMAC, Estado de México, sabate, la 10an de aprilo

La Esperanta grupo- TECÁMAC, invitas vin varme partopreni la renkontiĝon, kiu okazos dum la venonta sabato, la 10an de aprilo, kies celo estos koni aliajn esperantistojn, praktiki la lingvon, amuziĝi kaj kunvivi belajn momentojn. Ĉeestu!

Tempo: inter la 12:30 kaj 16:00 h.
Adreso: Calle Unión Mz. 47 Lt. 10, Sta María Ajoloapan, Tecámac, Estado de México.
Telefono: 01 (596) 9240991, Poŝtelefono: 044 5514753963

Kiel atingi la renkontiĝejon?
Per publika transporto el Meksikurbo, 1 horon kaj kvarono proks. De la metroa stacidomo "Indios Verdes" marŝi al la elirejo A kaj preni la aŭtobuson kiu veturas al Zumpango tra “El Crucero de Reyes" ($27), lasi la aŭtobuson tie. De la kruciĝo (kie troviĝas glaciaĵvendejo) vi povas piediri proks. 1 km. ĝis la domo aŭ preni taksion, estas komunaj taksioj kiuj lasas al vi ĉe la ĉefa strato ($6 por ĉiu persono) aŭ vi povas peti al la taksisto lasi vin ĉe la domo (inter $20 kaj $25 entute). Sur la strato Unión, maldekstre de la ĉefa strato, estas ankaŭ “la Telesecundaria” kaj “El preescolar” de la vilaĝo sed la domo estas antaŭe, ĉe la dekstra flanko, inter la strato 16 de septiembre kaj 5 de febrero. Sur la muro pendas esperantan afiŝon.

Por aĉeti manĝaĵeton, trinkaĵojn, frukton, ktp., ni petos al ĉiu partoprenanto $25.00.
Bv. konfirmi vian ĉeeston, sendu telefonan aŭ retan mesaĝon al informacion@esperanto-mexico.org
ĜIS TIAM!

Categorías: