Plibonigu viajn lingvokonojn en la Ĉefurbo de Meksiko, 9an de septembro!*

Kiel ĉiu scias, la plej bona maniero lerni lingvon estas, kiam oni ĝin parolas kaj tiun eblon ni volas doni al vi por eklerni aŭ plibonigi viajn konojn pri Esperanto:

Kiam? En sabato, la 9an de septembro je la 16ah.

Kie? En la kafejo “La Tregua”, kies adreso estas: Av. México-Tacuba #409, proksime de la metrostacio “Popotla”.

Niaj aktivecoj estos:

1) ĝeneralan temon: bv. diri al ni kiu estas via plej ŝatata meksika manĝaĵo? Ĉu vi konas ĝian historion? Preskaŭ ĉie en la mondo oni rilatigas meksikanon kun tortiljoj kaj kapsiko sed nia gastronomio estas pli granda ol tio, ĉu ne? Ĉu vi ŝatas mole, pozole, enchiladas, esquites kaj, kompreneble, la mondkonatajn “takojn”, mmmmm kiaj bongustaj!!!

2) gramatikan temon: unu el la belecoj de esperanto estas ke oni povas formi per pli ol unu radiko novan sendependan vorton, ĉifoje ni okupiĝos per tiaj vortoj nomataj “kunmetitaj” ekz. brakhorloĝo / vekhorloĝo / murhorloĝo.

3) ni faros ŝajnvojaĝon al Kolombio: en tiu ĉi monato ni ne iros tre malproksimen, tamen al belega lando, kun natura kaj lingva diverseco. En Kolombio ekzistas centoj da papiliaj kaj birdaj specioj, multege da dolĉakvaj fontanoj kaj, kompreneble, pluraj vidindaĵoj. Ĉu vi ŝatus viziti Bogotá, Medellín, Cartagena kaj poste iri al la insuloj del Rosario aŭ al kolombia amazonio? Magiaj lokoj, kiuj iĝas pli interesaj kiam oni trinkas kolombian kafon kaj manĝas tradician “tamal”, kia mirindaĵo! Ĉu vi akompanos nin?

Kaj memoru! La venonta renkontiĝo okazos la 14an de oktobro.

Ĉu vi estas komencanto? Venu! Ni helpas vin paroli, perdi la timon kaj integriĝi al la grupo, bonvenas ankaŭ interesuloj kaj akompanantoj.

Se vi havas dubojn, bv. sendi mesaĝon normalan, whatsapp aŭ poŝtelefoni al 5540043941.

Ni atendas vin!

* Verkis: Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco.

Categorías: