Ni parolu en kaj pri Esperanto en la CDMX, 11an de novembro*

Ĉu vi jam rimarkis ke la jaro iom post iom elĉerpiĝas tamen nia agado daŭras entuziasme? Ĉu vi akompanos nin ĉifoje?

Kio okazos? Nia monata konversacia rondo.

Kie? En la kafejo “La Tregua”, kiu estas en: Calz. México-Tacuba 409, tre proksime de la metroo Popotla”, linio blua #2, en la ĉefurbo de la lando.

Kiam? Sabate, la 11an de novembro je la 16ah.

Kiuj? Ĉiuj rajtas partopreni, eĉ tiuj kiuj tute ne kapablas paroli en esperanto sed interesiĝas pri la afero.

Kio estos? Ĉifoje ni havos:

1) ĝeneralan temon: Kiuj rimarkeblaj malsamecoj estas inter meksikanoj kaj eksterlandanoj ĝenerale? Kelkaj diras ke ni estas malakurataj, ke ni ne rekte diras tion, kion ni volas aŭ ne volas, ke ni estas foje tro sentemaj, aliflanke fortaj avantaĝoj estas ja ke ni estas afablaj, malfermaj, bonkoraj, kunlaboremaj, ktp., ktp. Kion vi opinias? Ĉu vi havis la eblon sperti vivon alilande aŭ ricevi komentojn de eksterlandanoj pri la temo? Certe ĉiu homo estas malsama, tamen la kulturo, la socio igas nin tia aŭ alia. Ni konversaciu pri tiu interesega temo kaj lernu pri ni.

2) gramatikan temon: En la oktobra renkontiĝo ni havis la eblon (re)lerni kelkajn afiksojn, sed estas tiom da ke ĉifoje ni daurigos la temon.

3) ni vojaĝos en imago al Barato: tre granda, interesa lando, laŭ diroj tiu nacio estas aparta pro diversaj kauzoj: religioj, kutimoj, gastronomio, lingvoj, naturaj belecoj, ktp. Ĝi estas la dua lando, kiu havas la plej multon da enloĝantoj en la mondo, nuntempe pli ol 1200 milionoj, kun tiom da homoj en grandaj urboj kiel Bombay, ĉu vi imagas la aferon en trafiko kaj eĉ pli se la publikaj transportoj kaj kamionoj invitas skribe la aliajn uzi la hupon? Interese ankaŭ devas esti trovi sur la stratoj kaj vojoj liberajn bovinojn, ĉu? jes ja tiu besto estas sakrala estaĵo kaj estas malpermesate mortigi ilin. Plej eble, kaj ne malofte, ni renkontos nomadajn monaĥojn kaj la nomatajn “Hijra”, kiuj tra la historio de Hindujo fariĝis gravaj elementoj en ĉiutaga vivo. Kiujn lokojn vi ŝatus viziti? Kompreneble la ĉefurbon de la lando, la maŭzoleon “Taj Mahal”, la oran templon kaj la riveron Ganges, ĉu ne? Ĉu ni havos tempon por viziti pli? Ĉu vi havas proponojn?

Kaj memoru! La venonta renkontiĝo okazos la 15an de decembro, atendu novaĵojn ĉar ĝi estos iom malsimile ol la kutimaj. Krome prepariĝu por la Zamenhofa Tago! La oficiala organizata de MEF plej eble okazos en la 17a de decembro.

Se vi havas dubojn, bv. sendi mesaĝon normalan, whatsapp aŭ poŝtelefoni al 5540043941.

BONVENON!

* Verkis: Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco.

Categorías: