Venu novaj lernantoj de Esperanto al nia renkontiĝo en MTY, 11an de novembro!*

Ni ĝojas ke lastatempe aperis pluraj interesitoj kaj lernantoj de Esperanto en nia urbo, pro tio ni volas daŭrigi niajn renkontiĝojn. Venu venontan sabaton, la 11an de novembro, al la domo de Denice por konatiĝi kun anoj de la grupo Esperanto-MTY.

La rendevuo estas je la 17ah. en:

Peñuelas 313

Jardines de la Pastora

Guadalupe, Nuevo León

Ne gravas ĉu vi ĵus eklernis Esperanton aŭ vi ĝin jam parolas, la celo estas grandigi nian grupon kaj kune lerni, plibonigi niajn lingvajn konojn.

Bv. kunporti nepre biskvitojn aŭ manĝaĵetojn, la tiel nomataj “botanas” por kundividi. La amfitriono havos tie trinkaĵojn.

Estus bone se vi konfirmus ĉeeston ĉe la paĝo en Facebook de Esperanto-MTY, kiu troviĝas ĉe: https://www.facebook.com/groups/242535445792241/

Akompanu nin, ni pasigu tre agrablan tempon kune!

Verkis: Mallely Martínez. Organizas: Denice Maldonado. Bildo: La besto nomata acocil regio, estas endemia animalo de la provinco Nuevo León, kie troviĝas Monterrey, kaj la monto nomata “el cerro de la silla” estas la emblemo de la urbo mem.

Categorías: