Partoprenu en lotumado senkoste!

Por instigi la helpadon kaj integradon en la nacia kaj internacia Esperanto-agadoj, Meksika Esperanto Federacio (MEF) lotumos verkojn inter tiuj, kiuj estas/os aktivaj membroj en 2018 kaj de Meksika Esperanto Federacio (MEF) kaj samtempe de Universala Esperanto Asocio (UEA). Tiaj homoj partoprenos senkoste en ĝi, la limdato por fari la enskribojn kaj partopreni en la afero estas en la 12a de aprilo 2018 ĉar ni okazigos la lotumadon en la 14a.

La informojn pri membrecoj al MEF vi trovos ĉe: http://www.esperanto-mexico.org/eo/membreco

Aliteme, vi povas fariĝi UEA-membro pagante vian kotizon al MEF. Ĉu vi volas provi kiel funkcias UEA? Do eblas aliĝi en la kategorio MG, la plej malmultekosta, por meksikanoj estas 5euroj, tamen, kiel membrojn de MEF ni petos de vi nur 100MXN. En tiu kategorio vi ricevos la “gvidlibron” papere kaj la revuon “Esperanto” elektronike.

Tamen atentu ke se vi pensas partopreni internaciajn aranĝojn kiel en Universala Kongreso (UK) aŭ Internacia Junulara Kongreso (IJK) indas aliĝi al UEA en la kategorio MJ (300MXN), tiel vi rajtos havi bonan rabaton kiam vi aliĝos al tiuj eventoj.

Do, la lotumotaj verkoj estas:

1) La Inĝenia Hidalgo Don Quijote de la Mancha de Cervantes de Saavedra.

2) Ĉirkaŭ la mondo en 80 tagoj de Julius Verne

3) Tr´la okuloj de l´venkitoj de Miguel León Portilla.

Ĉu vi interesiĝas pri la afero? Kontaktu nin!, skribu al estraro@esperanto-mexico.org

Helpu nin antaŭeniri Esperanton, patoprenu kaj disvastigu la informojn!

Categorías: