Esperplena etoso estis dum la Zamenhofa Tago*

En la pasinta 17a de decembro, ni okazigis la tradician “Zamenhofan Tago” en la Ĉefurbo de Meksiko. Partoprenis entute 42 homoj, la plej multo loĝas en la urbo mem aŭ en la metropola zono de la grandega ĉefurbo, tamen venis homoj el malproksime: Monterrey, San Luis Potosí, Querétaro kaj Cuernavaca.

La programon ni sekvis laŭplanite, post alveno, salutoj, brakumoj, babilado, trinkumado de kafo, ktp., la ĉeestintaj estraranoj bonvenigis la homojn, donis gravajn informojn pri la planoj estontaj de la asocio kaj invitis ilin kunlabori, aliĝi kaj al MEF kaj al Universala Esperanto Asocio por plifortigi la movadon.

Ni ekmalsatis, jam estis tempo por tagmanĝi, do ni ekkontentigis niajn stomakojn, la manĝo, kiel kutime, estis tre bongusta… fininte tion, ni pensis ke oni devas ankaŭ nutri la cerbon, ĉu ne? Tial ni invitis la homojn viziti la libroservon kaj akiri verkojn por havi ilin en persona biblioteko kaj por partopreni en la interŝanĝo de esperantaĵoj.

Post tio, ni amasiĝis en iu anguleto por fari la grupan foton, interŝanĝis donacetojn, tranĉis la kukon, okazis lotumado de materialo kadre de MEF kaj por tosti kaj deziri bonaĵojn, kelkaj trinkis tekilon “Esperanto”.

La tago iom post iom elĉerpiĝis, estis preskaŭ sep horoj da agrablaj momentoj, la etoso estis esperplena, la renkontiĝo kun geamikoj, kolegoj, kunlaborantoj, novaj anoj memorigis nin kial indas agadi kaj kreskigi la movadon. Do, ĝis la venonta renkontiĝo!!!

* Verkis: Mallely Martínez. Foto: Kino Toro, pliajn bildojn vi trovos ĉe: https://www.facebook.com/pg/MEFanoj/photos/?tab=album&album_id=1578044395609030

Categorías: