Paralela Universo en Tlalmanalco, Estado de México, 2017*

La pasintan 19an de aŭgusto, oni okazigis duafoje la eventon nomatan “Paralela Universo”, kiu sukcesis renkontigi pli ol 300 homojn ne nur en Ameriko sed ankaŭ en kelkaj lokoj el Eŭropo kaj Afriko.

Paralela Universo celas ke esperantoparolantoj profitu la okazon renkontiĝi en proksima loko al siaj loĝejoj por praktiki la lingvon kaj fortigi siajn esperanto-grupojn kaj/aŭ klubojn; ĉio tio sen la postulo vojaĝi dum multaj horoj, kontraŭe al tio, kio okazas kiam la renkontiĝoj estas naciaj aŭ internaciaj.

Flanke de Meksiko, estis du samtempaj eventoj, kiujn partoprenis entute 20 personoj: en Monterrey, en la ŝtato Nuevo León kaj en Tlalmanalco, Meksikŝtato. Por ĉi tiu lasta, la esperanto-grupo de la ĉefurbo kunvokis al

ekskurso en ekologi-turisma parko Dos Aguas (Du Akvoj), kiun ĉeestis homoj el Meksikŝtato, la Ĉefurbo de Meksiko, Querétaro kaj San Luis Potosí.

Alveninte la parkon, ni unue lokigis nin kaj matenmanĝis. Kelkaj decidis iri al la manĝejoj de la parko kaj aliaj kundividis manĝaĵojn pretigitajn de ili mem. Post tio, ni kune promenadis kaj ĝuis parton de la tago babilante kaj kunvivante kun la naturo.

Pliposte, ni vizitis kaverneton nomatan “del Diablo”, kaŝita inter la arboj kaj al kiu oni devis de flanko de montento supreniri. Alia interesa loko estis la rivero, nia sekvinta haltejo, kie ni profitis por ripozi kaj foti. Vizitinte ĉi tiujn lokojn kaj post tiom da promenado ni adiaŭis ĉar kelkaj homoj devis foriri kaj la restantaj dividiĝis. Parto de la grupo plidaŭrigis la ĝuadon de la servoj en la parko, kiel ekz. de la restoracio kaj de la ekstremaj sportoj: tirolesa (angle zip-lining) kiu temas pri glitado super deklivo de alta punkto ĝis alia punkto pli malalta pere de pulioj pendigitaj je ŝnuregoj, kutime el neoksidebla ŝtalo; kaj canopy, kiu ĉikaze temis pri marŝado kaj glitado sur similaj ŝnuregoj helpe de sekurigilo, sur ponto kaj libera malsupreniro per ŝnuro. La alia parto de la grupo, hazardis al serĉado de la tiel nomata “Cascada Escondida” (Kaŝita akvofalo), ĉu ili trovis ĝin?

Vespere, ni ĉiuj renkontiĝis denove ĉe nia tranokteja kabano. Post la vespermanĝo ni marŝis al la arbaro por spekti lampirojn kaj malgraŭ tio ke ne plu estis lampirsezono ni povis ĝui spektadon de kelkaj el ili. Nokte, ni ludis homlupon, kiu lasttempe devenis tre fama en pluraj esperantistaj renkontiĝoj kaj kiu sukcesas kiel paroliga kaj interkona ludo. Tiel ni finis la nokton, inter ridoj, silentoj kaj rolludoj danke al homlupo.

La sekvan matenon, ni kunmatenmanĝis kaj deziris daŭrigi la aventuron praktikante iom da rappel (grimpo sur roko per ŝnuro), sed sensukcese ĉar tiam la servo estis malfermita al ĝenerala publiko pro evento; tie oni montris al la ĉeestantoj la savlaborojn, kiuj okazas en la parko. Fine, tagmeze ni komencis adiaŭi unu la alian kun espero revidi nin tre baldaŭ.

Tutcerte, okazaĵoj kiel tiu de Paralela Universo ebligas nin krei kaj renovigi ligojn inter esperantoparlonatoj kaj praktiki kaj plibonigi la lingvon kadre de amikema, neŭtrala kaj respektema komunikado.

* Verkita de David López.

Categorías: