Paralela universo. Encuentro del bajío, sabate en la 20a de aŭgusto en Querétaro

Paralela Universo estas amasa unutaga renkontiĝo, kiu okazos sabate, la 20an de aŭgusto, farota en diversaj urboj tra Nordameriko. La ideo estas renkontiĝi vizaĝ-vizaĝe inter Esperantistoj por kreskigi la rilatojn kaj eble havi novajn amikojn, sen neceso vojaĝi al Eŭropo kie la plejmulto da E-aranĝoj okazas.

La proponita plano por paralela universo “Encuentro del bajío” estas la sekva:

* 8am-12pm: Vojaĝo al Querétaro

* 12-1:30: Manĝo en restoracio "San Miguelito".

* 1:30-6:30: Grupa ekskurso, kunludado, biciklado, bovlingado (bowling), aŭ io ajn.

* 6:30-8pm: Vespermanĝo en alia loko.

* 8pm-12am: Vojaĝo hejmen.

Inter la diversaj grupoj estos dividotaj fotoj, videoj kaj proponoj. Do, ni povas scii kio okazis en la aliaj Paralelaj Universoj.

Por havi pli da informoj pri paralela universo “Encuentro del Bajío”, bv. iri al la sekva ligo: https://web.facebook.com/events/531141893746231/?active_tab=posts

La invito estas malfermita por ĉiu, kiu volas partopreni; esperantoparolantoj, komencantoj, interesitoj kaj akompanantoj.

NI ATENDAS VIN!!!

Categorías: