Partoprenu en ekskurso, 20an kaj 21an de septembro

Por instigi la homojn praktiki Esperanton, pasi agrablan tempon kaj disvastigi la lingvon, aktivaj membroj de MEF organizas ekskurson al la bela meksika urbo “Ixtapan de la Sal, Estado de México”

Do la invito estas malfermita kaj por esperantoparolantoj kaj por la ĝenerala publiko.

Jen la informoj:

Datoj: sabate kaj dimanĉe, la 20an kaj 21an de septembro

Ekiro: je la 7ª matene en la metrostacio “San Pedro de los Pinos”

Kosto: $1570.00 (mil kvincent sepdek meksikaj pesoj)

Inkluzivas:

  • Transporton tien kaj reen.
  • Tagmanĝon kaj vespermanĝon de sabato.
  • Matenmanĝon kaj tagmanĝon de dimanĉo.
  • Hotelon (1 nokton)
  • 2 enirbiletojn por naĝejo en varmetaj naturaj akvoj (aguas termales).

Interesitoj bv. komunikiĝi al 55 16 34 29 aŭ 044 55 15 04 67 77 kun Hilda García kaj / aŭ Xóchitl Pastrana antaŭ la 10a de septembro.

Partoprenu, kundividu la informojn kaj invitu viajn parencojn, konatulojn kaj amikojn!

Categorías: