Partoprenu en nia skajpa renkontiĝo, 4an de novembro – Esperanto GDL!*

En pasintaj tagoj okazis la 1a skajpa renkontiĝo organizita de klubanoj de Esperanto GDL, danke al ĝia sukceso, oni decidis okazigi la duan sed ĉifoje ĝi estos malfermita al esperantoparolantoj kaj komencantoj de la tuta lando, memkompreneble bonvenaj estos ankaŭ eksterlandanoj, prefere ne hispanparolantoj sed ne nepre.

Do komencantoj ne timu, vi povas (ek)aŭskulti la lingvon kaj ankaŭ demandi ĉion, kion vi volas rilate al la internacia lingvo.

La rendevuo estas en sabato, la 4an de novembro je la 11ah. (tempo de la ĉefurbo de Meksiko, 18ah por la centro de Eŭropo). Ni rekomendas ke se vi planas partopreni, vi estu akurata ĉar la skajpa sistemo akceptas nur 25 homojn samtempe kaj tial nur povos partopreni tiuj, kiuj alvenos unue. Bv. serĉi al arq.alanev@outlook.com en skajpo por peti ke li aldonu vin sed ne forgesu mencii lin pri via intereso en la renkontiĝo.

Ĉu duboj, demandoj? Starigu ilin en la facebook paĝo de Esperanto GDL https://www.facebook.com/groups/185016611592440/

Do (ek)parolu esperante, vizaĝ´ al vizaĝ´ eĉ se la ekrano estos intermetita inter ni!

* Verkita de Mallely Martínez pere de informoj de la klubanoj de Esperanto-GDL.

Categorías: