Partoprenu en sep someraj noktoj dum aŭgusto!*

Ĉu vi iam volis partopreni en televida konkurso? :D Ĝis 20 konkursantoj partoprenos en konkurseroj pri malsamaj kapabloj por gajni premiojn de: $3 500 (meksikaj pesoj) por la tria loko, $6 000 por la dua loko, kaj $10 000 por la unua loko! Estos 4 konkurseroj po tago (krom la unua). Je la kvara tago komenciĝos la eliminaj konkurseroj, kaj la unuaj eliminitoj estos forigitaj je la kvina tago, aliaj en la tagoj sesa, sepa kaj fine… Okazos la granda finala konkursero je la oka tago! Partoprenkostoj estos diversaj laŭ la vico de efektivaj aliĝoj, gastado, manĝaĵo kaj partopreno estos inkluzivitaj en ĝi!

Dato: de la 10a ĝis la 17a de aŭgusto 2018.

Loko: Temixco, Morelos

Bazaj reguloj:
1. Amuziĝu! :)
2. Zorgu pri la konstruaĵo kaj la pruntitaj posedaĵoj
3. Respektu la aliajn konkursantojn kaj iliajn posedaĵojn. Kondutu bone rilate al la aliaj, tio povas esti diferenco inter gajno kaj perdo.
4. Ne eliru la konstruaĵon dum la ĝis ok tagoj.
5. Respektu la regulojn de ĉiu konkursero.
6. Ne kunportu aŭ konsumu drogojn (alkoholo estos permesata modere)
Kromaj informoj:
1. Pretigu vian stomakon ekde tagoj antaŭe, ĉar la manĝaĵo estos vegana. Vi povas kunporti propran manĝaĵon, estas fridujo por konservi kelkajn aferojn.
2. La konkursantoj kundividos la ĉambrojn duope. Se vi ne volas kundividi la ĉambron kun novaj homoj ¡Invitu familianon, amikon aŭ koramikon!
3. Neplenaĝuloj bezonos gepatran permeson.
4. Vi povas kunporti tabloludojn aŭ distrilojn, prefere ne multekostajn.
5. Vi povas konigi per sociaj retoj, antaŭe, dum aŭ post la okazaĵo, #concurso7noches.
6. Pagmetodoj: Bankaj depono aŭ ĝiro, aŭ kriptovalutoj Bitmono, Litecoin kaj Iotan.

Ni subskribos devontigon pri gastado, manĝado kaj partopreno. Kontaktu nin antaŭ ol pagi, telefonu al 55 77 63 29 47
bankokonto Bancomer: 1141997734.
CLABE: 012180011419977346
Bitmona adreso: 17PXUL4SNhFWbF95ve5AoSobY8YTnbDMt5

Atentu ke la invito estas por la ĝenerala publiko, tamen estas esperantoparolantoj, kiuj partoprenos kaj ni profitos la eblon por disvastigi la lingvon.

Ĉu vi volas konfirmi aŭ havas dubojn? Kontaktu nin en la paĝo de Facebook de la evento “Vivegames”: https://www.facebook.com/events/529373577436197/ , vidu la filmon, kiu troviĝas en la sekva ligo, nur hispane: https://www.youtube.com/watch?v=BmYhCvGWoQY aŭ sendu Whatsapp-mesaĝon al 55 77 63 29 47.

Jen via ŝanco!

Organizas: MEFano Víctor Sombra.

Categorías: