Partoprenu kiel preleganto dum la 12a MEK en Querétaro!

Meksika Esperanto Federacio invitas vin aktive partopreni kiel preleganto dum la 12a Meksika Esperanto Kongreso (12a MEK) okazonta en Querétaro inter la 16a kaj 19a de novembro 2012. La ĝenerala temo estas: “Esperanto - 125 jarojn kunigante popolojn, fratigante kulturojn”.

Ni petas la interesitojn kontakti nin al estraro@esperanto-mexico.org plej malfrue je la 5a de septembro kaj informi:
1) de kie vi estas?
2) pri kiu temo vi ŝatus prelegi?

Oni prezentos la prelegojn nur en Esperanto, tamen kiel ĉiam dum la kongreso estos aktivecoj kaj por komencantoj kaj por interesitoj.

Inviteme;
La estraro kaj LKK de la 12a MEK

Categorías: