Pasintsemajne, “Radio Educación” omaĝis al Juan de Oyarzábal*

Por ni, meksikaj Esperantoparolantoj, estas plezuro scii ke “Radio Educación” kunordigita de “Consejo Nacional para la Culura y las Artes” omaĝis al Juan de Oyarzábal y Orueta, li estis profesoro pri fiziko dum pluraj jaroj kaj la unua instruisto de Esperanto en la Universitato Nacia Aŭtonoma de Meksiko (UNAM) en ĝia Fakultato pri Sciencoj inter la jaroj 1957 kaj 1966.

Ĝia flanke, la meksika revuo “Proceso” invitis la legantojn aŭskulti la programon en “Radio Educación” por scii iom pli pri la eminenta fizikisto. En tiu artikoleto de “Proceso” oni menciis ke Oyarzábal instruis la Internacian Lingvon: “…Li instruis Esperanton pro sia klopodo por atingi unuiĝintan mondon”. La kompletan publikaĵon de “Proceso” vi povos legi en la hispana ĉe: http://www.proceso.com.mx/?p=333114

* Verkita de Mallely Martínez.

 

Categorías: