Praktiku Esperanton en CDMX, 13an de oktobro*

Kaj tiel la tempo kuras kaj kuradas, fine ni venis al la lasta triono de la jaro kaj ni tre ĝojas renkonti vin baldaŭ. Ĉu vi demandas vin kiam? Kiel ĉiam! la duan dimanĉon de la monato, do la oktobra estos en la 13a je la 16ah. en rapida manĝaĵareo de “Plaza Galerías de las Estrellas”:

Circuito interior #193

Col. Verónica Anzures

Ĉefurbo de Meksiko

Venu!, ne gravas ĉu vi estas komencanto, ni helpos vin forigi dubojn. Memoru ke nur per la praktiko kaj farante erarojn, oni povas plibonigi la lingvan nivelon.

Notu ke la evento estas senpaga sed eblas kunporti aŭ tie aĉeti manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.

Demandoj, duboj? Do sendu mesaĝon al estraro@esperanto-mexico.org aŭ al 55 4811 5744

ĜIS TIAM!!!

Organizas: MEF. Respondecas: Araceli Aguilar. Bildo: Gabriel Zúñiga.

Categorías: