Praktiku Esperanton en DF., sabate, la 21an de februaro*

Venu tiun ĉi sabaton, la 21an de februaro je la 16ah. al la kafejo “La Tregua”, kiu troviĝas en Calzada México-Tacuba 409, Col. Popotla, tre proksime de la metrostacio “Popotla”. En la sekva ligo vi trovos ĉiujn liniojn de la metroo en la ĉefurbo de Meksiko: http://www.metro.df.gob.mx/imagenes/red/redinternet.pdf

En tiu kafejo estas definitaj datoj kaj horaroj por praktiki diversajn lingvojn kaj oni donis al ni la spacon por la tuta jaro, do por daŭre havi la lokon, oni devas partopreni kaj tiel ni samtempe disvastigos Esperanton.

Helpu nin sukcesigi tiun ĉi kaj venontajn ĉi tieajn monatajn renkontiĝojn.

Se vi havas dubojn, bv. poŝtelefoni al 5540043941.

* Verkis: Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velásco.

Categorías: