Praktiku esperanton en la Ĉefurbo de Meksiko la 10an de decembro je la 16ah.*

Sukcese ni venas al la lasta monata renkontiĝo de 2016, esperante ke 2017 estu tiom bona por praktiki la internacian lingvon kiel tiu ĉi jaro.

Venu sabate, la 10an de decembro je la 16ah. al kafejo “La Tregua”, kiu estas en: Calz. México-Tacuba 409, tre proksime de la metrooPopotla”, linio blua, en la ĉefurbo de la lando.

Ĉiuj rajtas partopreni, fluparolantoj, komencantoj, komencintoj de esperanto kaj tiuj, kiuj interesiĝas pri la lingvo.

Ĉifoje ne estos kutima renkontiĝo, ne estos ĉefa temo kaj ne akompanos nin la motoro de la konversaciaj rondoj, t.e. nia diligenta Ana Luisa Velasco ne ĉeestos ĉar tiam ŝi prezentos lingvan ekzamenon por atesti siajn konojn de Esperanto. Gratulon kaj bonŝancon al vi Anita!

Anstataŭos ŝin nia kara Víctor Sombra, al kiu vi povas starigi movadajn, gramatikajn, bagatelajn demandojn, kompreneble ĉiam estos ŝanco konatiĝi kun novaj anoj de la rondo.

Ni proponas tiam fari ankaŭ kompilon de la lastaj renkontiĝoj por plibonigi la estontajn. Se vi partoprenis estintajn kunvenojn, bv. esprimi, kion vi ŝatis, kion ne, kion vi aldonus al la venontaj kunvenoj, kion vi ne farus, kiel oni pli bone propagandus niajn rondojn, ĉu vi ŝanĝus la renkontiĝejon? Kial? se estas tiel, ĉu vi havas alian proponon?

Vi povas malferme diri tion aŭ simple transdoni viajn komentojn skribe al Víctor, la respondeculo de tiu ĉi renkontiĝo.

Kaj bonvole ne forgesu partopreni en la Zamenhofa tago, okazigonta dimanĉe, la 18an de decembro en la esperanta domo, pliajn informojn vi trovos ĉe: http://www.esperanto-mexico.org/eo/la-18an-de-decembro-ni-festos-la-z-tagon-Ĉefurbo-de-meksiko

Ĉu vi volas scii pli? Do integriĝu! Venu ĉifoje kaj estu atenta je komunikadoj pri la kunvenoj de 2017. Ĉu duboj, demandoj? Telefonu aŭ skribu mesaĝon al poŝtel. 5540043941.

NI ATENDAS VIN!

* Verkita de Mallely Martinez. Respondecas: Víctor Sombra.

Categorías: